Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kovrilo |
Kovrilo estas rokformacio estiĝinta pro selekta eroziado de diverse rezistemaj grejsoj kaj ferozaj konglomeraĵoj. Per la formo ĝi rememorigas kolonon aŭ detranĉitan konuson finita per kovrilo. En ĝia ĉirkaŭaĵo ofte troviĝas la tn. embriaj formoj – formacioj, kiuj dank al sia geologia strukturo havas potencialon fariĝi kovriloj.