Kreto (grekeΚρήτη) estas la plej granda insulo de Grekio, situanta en la Egea maro. Ĝi estas administra regiono de Grekio, la 5-a plej granda insulo de la Mediteraneo situanta en ties orienta parto. Ĝi estas relative longa kaj mallarĝa: ĝi longas 245 km, larĝas 12–56 km kun areo de 8261 km². Ĝia administra centro Ĥania situas ĉe la nordokcidenta marbordo. Politike la insulo estas unu el la 13 administraj regionoj, en kiujn disdividiĝas la ŝtato Grekio.