Kroata | ||
hrvatski | ||
vario de plurcentra lingvo • norma lingvovario • moderna lingvo | ||
---|---|---|
orient-hercegovina dialekto | ||
Parolata en | Kroatio kaj parto de Bosnio kaj Hercegovino, Okcidenta Eŭropo | |
Parolantoj | 7 000 000 (6,2 milionoj en 1 995) | |
Skribo | serbkroata latina alfabeto, glagolico | |
Lingvistika klasifiko | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino | |
Reguligita de | Institute of Croatian Language | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | hr | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | scr, hr | |
Terminologia | hrv | |
ISO 639-3 | hrv | |
SIL | HRV | |
Glottolog | croa1245 | |
Angla nomo | Croatian | |
Franca nomo | croate | |
Vikipedio | ||
La kroata lingvo (kroate: hrvatski, kodo laŭ ISO 639: hr) estas normigita versio de la serbokroata lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas ekskluzive skribita en la latina alfabeto. La kroata lingvo estas reciproke komprenebla kun serba, la montenegra kaj bosna, ĉar ĉiuj kvar evoluis el la novŝtokava dialekto.
Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciajn ŝtatojn la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel apartaj lingvoj. Multaj akademiuloj (precipe antaŭ la disrompo de Jugoslavio) konsideris kaj daŭre konsideras ambaŭ kiel du variaĵojn de komuna serbokroata lingvo, politike dividita laŭ etnaj apartenoj.