L-Innu Malti | ||
---|---|---|
La malta himno | ||
nacia himno | ||
lando | Malto | |
kantoteksto | Dun Karm, 1922 | |
muziko | Robert Samut, 1922 | |
ekde | 1964 | |
muzika ekzemplo | ||
"L-Innu Malti"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La malta himno (malte L-Innu Malti) estas la nacia himno de Malto. La tekston, en la formo de preĝo al Dio, verkis Dun Karm. La melodion komponis Robert Samut.
La registaro de Malto deklaris la kanton oficiala malta himno la 22-an de februaro 1941. La konstitucio en la jaro 1964 konfirmis la oficialan statuson de la himno, kiu hodiaŭ estas unu el la simboloj de la malta identeco.