La Du Turegoj[1] (angleThe Two Towers [ðə tu: 'taʊɜz], 1954) estas la dua volumo de la romano de heroa fantazio La Mastro de l' Ringoj, de la brita verkisto J. R. R. Tolkien. La Kunularo de l' Ringo (angle The Fellowship of the Ring [ðə 'fɛloʃɪp əv ðə rɪŋ], 1954) antaŭas al ĉi tiu volumo, kiu siavice estas sekvata de La Reveno de la Reĝo (angle The Return of the King [ðə ri'tзn əv ðə kɪŋ], 1955). La originala versio en angla estas publikigita en 1954. Ĝin tradukis al Esperanto William Auld.