Das Kapital | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Karl Marx | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1867 | ||||
Ĝenro | eseo | ||||
| |||||
La Kapitalo (germane Das Kapital; 3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej grava verko de Karlo Markso (originale: Karl Marx), en kiu li resumis siajn pensojn pri funkcio de la kapitalisma ekonomia sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo. Ĝi montras kritikan vidpunkton pri tiu sistemo bazita sur kapitalo, kaj esploras aliajn eblecojn de organizado.
Markso celis malkovri, esplori la ekonomiajn leĝojn de la moderna socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia morto en redaktado de Frederiko Engelso (germane: Friedrich Engels).
Kiel kvaran volumon de La kapitalo Markso planis la libron Teorioj pri la plusvaloro (germane: Theorien über den Mehrwert), kiu estis en 1905 eldonita de Karlo Kaŭcko (germane: Karl Kautsky). Tiu eldonlaboraĵo de Kaŭcko estas tamen konsiderata ne serioza, kaj nova eldono estas preparata kadre de la ĉiomeldono de la verkaro de Markso kaj Engelso, MEGA (Marx-Engels-Gesamtausgabe).
La kapitalo – kvankam ĝi estas verkita surbaze de la 19-jarcenta kapitalismo – montras fenomenojn kiuj plene evoluis nur en la malfrua 20-a jarcento estas ĝis hodiaŭ baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko kaj akumulo.