Игрок | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fjodor Dostojevskij |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1867 |
Loko de rakonto | Eŭropo |
La ludisto (ruse Игрок, Igrok) estas romano de Fjodor Dostojevskij verkita en 1866 kaj publikigita en 1867, kiu temas pri juna tutoro dungita ĉe iama rusa generalo. La romano prezentas la propran dependecon de Dostojevskij je ruleto dum lia estado en Wiesbaden, prezentita en la romano kiel fikcia urbo Roulettenbourg,[1] kaj lian pasian restadon en Eŭropo kun Apollinarija Prokofjevna Suslova (Polina Suslova), je kiu li enamiĝis senkontrole.[1]
Dostojevskij finis sian verkon por ne rompi limdaton indikitan en kontrakto kun la eldonisto Fjodor Stellovskij, do ĝis la 1-an de novembro 1866. Alikaze la eldonisto ricevus la aŭtorajn rajton pri ĉio kion verkus Dostojevski dum la venontaj naŭ jaroj.[2] En rekorda tempo de nur 26 tagoj la verkisto diktis La ludisto al la takigrafiistino Anna Grigorjevna Snitkina, kiu post monatoj iĝos lia dua edzino.[1]