Lageto Gallocanta | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Supermara alteco | 990 msnm [+] | |
Koordinatoj | 40° 58′ 0″ N, 1° 29′ 50″ U (mapo)40.966666666667-1.4972222222222Koordinatoj: 40° 58′ 0″ N, 1° 29′ 50″ U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 14,4 km² (1 440 ha) [+] | |
Areo | 14,4 km² (1 440 ha) [+] | |
Lageto Gallocanta | ||
Vikimedia Komunejo: Laguna de Gallocanta [+] | ||
La Natura Rezervejo Lageto Gallocanta estas natura rezervejo de Aragono (Hispanio), inter la komarkoj Daroka Kamparo kaj Jiloca [ĥiLOka], formante parton de la municipaj teritorioj de Santed, Gallocanta, Berrueco, Las Cuerlas, Tornos kaj Bello; tio estas, inter la provincoj Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi estas en la zono de la Iberia Sistemo. La loĝlokoj kiuj ĉirkaŭas la lageton estas Gallocanta, Berrueco, Tornos, Bello kaj Las Cuerlas.
La loknomo Gallocanta [galjoKANta] laŭvorte signifas "kantas virkoko", sed alude al abundo de grandaj birdoj kiel gruoj (vidu sube ĉe Faŭno).
La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente.
Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.