Lago de Ohrid | ||
---|---|---|
lago • ancient lake | ||
Ĉefaj elfluoj | Rivero Nigra Drin | |
Insuloj | neniu | |
Setlejoj | Ohrid, Struga (Nord-Makedonio); Pogradec (Albanio) | |
Areo de la baseno | 2600 km² | |
Landoj de la baseno | Albanio, Nord-Makedonio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo)41.03055555555620.7175Koordinatoj: 41° 1′ 50″ N, 20° 43′ 3″ O (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 693 m | |
Surfaca areo | 358 km² | |
Maksimuma longo | 30,4 km | |
Maksimuma larĝo | 14,8 km | |
Akva volumeno | 55,4 km³ | |
Maksimuma profundo | 288 m | |
Averaĝa profundo | 155 m | |
Borda longo1 | 87.53 km Nord-Makedonio: 56.02 km; Albanio: 31.51 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La lago de Ohrid (makedone Охридско Езеро [Oĥridsko Ezero], albane Liqeni mi Ohrit) estas lago en la montriĉa limo inter la sudokcidenta regiono de Nord-Makedonio kaj orienta Albanio. Ĝi estas la plej profunda kaj plej malnova lago en la Balkana duoninsulo, kaj ĝi enhavas unikan ekologian sistemon de tutmonda graveco kun pli ol 200 endemismaj specioj. La graveco de la lago estis plu emfazita kiam ĝi estis deklarita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1980. Tamen, homa agado sur la lagaj bordoj kaj en ĝia baseno rezultas en damaĝo de la ekologia sistemo.