Lampungo
| |
---|---|
indonezie Lampung
| |
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Bandar Lampung |
Areo | 35 376 km² |
Loĝantaro | 7 972 246 (stato de 2014) |
Loĝdenso | 225,36 loĝ./km² |
ISO-kodo | ID-LA |
emblemo
| |
Lampungo (indonezie Lampung) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 34 623 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Lampungo havis 7 608 405 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 226 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu 2 urboj, 12 distriktoj, 206 subdistriktoj kaj 2 358 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Bandar Lampung. Grava urbo estas Metro.
La Sunda Markolo disigas la provincon de la insulo de Javo. La provinco inkluzivas ankaŭ la vulkanan insulon Krakatoa, kiu internacie konatiĝis pro la vulkana erupcio de 1883.