Latuno

Latuno estas alojo de kupro kaj zinko. Ĝi havas orkoloran aspekton kaj estas pli malmola ol kuprozinko.

Latuno estis konata al prahistoria homo, kaj estis malkovrita antaŭ zinko mem. Antikve, ĝi estis farita per fandado de kalamino (zinka erco) kun kupro. La kupro ekmiksiĝas kun la zinko kaj estiĝas latuno. Pura zinko estis tro reagema (rompas sin ĉe ĉambra temperaturo kaj facile oksidiĝas) por esti uzebla de antikvaj metalfaristoj.

Tombako estas alojo el 80 partoj da kupro kaj 20 da zinko, havanta oran koloron kaj uzata kiel materialo por malmultekostaj juveloj.


Latuno

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne