Legio

Moderna rekonstruo de la romiaj legianoj kun plata armilekipo (lorica segmentata)
Legia dinaro de la imperiestro Marcus Antonius, trovita en Bergkamen, Germanio. La literoj LEG III (legio 3) videblas inter du armeaj simboloj. La monero produktiĝis dum la jaro 31 antaŭ Kristo.

Legio en la armeo de Romia Imperio (de la latina vorto legere, kiu korespondas ne nur al la esperanta "legi", sed ankaŭ al "elekti" kaj "kolekti") estis memstare aganta armea unuo kun 4000 ĝis 6000 peze armitaj piedirantaj soldatoj, kaj simila nombro da malpeze armitaj helpaj soldatoj (auxiliari).

Dum la longa armea historio de la koncepto de legio, do dum la armea historio de la Romia Imperio entute, ŝanĝiĝis la nombro, konsisto kaj armilaro de la soldatoj en legio. La koncepto de la romia imperiestra epoko tre influiĝis de armea reformo, kiu komenciĝis dum la jaro 107 antaŭ Kristo.

Komuna eco de la legioj tra la longa armea historio estis iliaj dividoj en dek dekonojn, kiuj nomiĝis kohortoj.

La anoj de legio estis legianoj[1][2][3] (foje per nenecesa neologismo ankaŭ nomata legionanoj, ĉi tie ankoraŭ sen ekstera referenco, influite de la latina vorto legionarius, pl. legionarii).

  1. artikolo legiano en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, presita eldono, paĝo 624
  2. ankaŭ en dulingvaj vortaroj kiel la Grand Dictionnaire Français-Espéranto, Parizo 1992, paĝo 508,
  3. aŭ la Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Erich-Dieter Krause, eldonejo Langenscheidt 1983, 2-a eldono 1983, paĝo 300

Legio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne