La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝiva linga, Ŝiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto"[1][2]) estas reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj.[3]
En tradicia socio de Barato, la lingamo estas vidita pli kiel simbolo de vira energio kaj povoforto de Dio, Ŝivao mem.[4][4][5][6] Ĝi havas formon de cilindro.
En okcidenta tantra seksa edukado[7] kaj novtantrismaj medioj[8] en kiu oni ritualigas sekson[9] ĝi reprezentas la penison[10], ĉar oni donas al ĝi alian interpreton de specifa historia evoluo[11] kiu tute malsimilas al la origina tantrisma tradicio en Barato.
↑(angla) Shambhavi Saraswati, spirita direktoro de la senprofita organizo "Jaya Kula" klarigas ĝin jene en Beginning Tantra, la 27-an de aŭgusto 2005 : "Before I end this installment, I want to say a word about neo-Tantra. My teacher made the best distinction between Neo-Tantra and authentic Tantra I've ever heard: Neo-Tantra ritualizes sex. Authentic Tantra sexualizes ritual." Sinonimoj por Neo-Tantra (novtantraismo) estas 'californian tantra' kaj 'pop tantra'.
↑Noto : religiosciencistoj diskutas ĉu ĉi tie la simbolismo de antaŭhinduisma ŝtonkulto ne pli taŭgus kaj ke do Lingamo unualoke estas ŝtono anstataŭ faluso.
↑(angla) Hugh Urban, Tantra: Sex, Secrecy, Politics, and Power in the Study of Religions, University of California Press, 2003, pp. 204-205