Lingva demokratio estas esprimo uzata en la Esperanto-movado ekde la 1990-aj jaroj kun la signifo de "lingva egaleco" aŭ karakterizo de komunika sistemo en kiu ne ekzistas diskriminacio nek tutviva malegaleco kaŭze de la parolata lingvo.
Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
La signifo de lingva demokratio estis klarigita unue en la Manifesto de Prago de 1996 :
Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.
Lingvopolitikoj estas supozataj disvolvi sin surbaze de la koncepto de "lingva demokratio". Kiel ekzemplo de la apliko de ĉi tiuj principo, mencieblas la fakto ke en la nord-eŭropaj landoj, ekestas lerneja klaso en la lingvo de la gelernantoj tuj kiam la nombro de lernantoj kiuj parolas alian lingvon atingas 10%. En Usono, la Konstitucioj de ĉiu el la 50 ŝtatoj indikas siajn oficialajn lingvojn (4 en Kalifornio, 5 en Florido, ktp.). Estas ankaŭ surbaze de ĉi tiu principo, ke Unesko daŭre sugestas ke estus utila se la edukaj sistemoj funkcius en gepatra lingvo dum la unuaj kvar aŭ kvin jaroj, antaŭ ol integri la ŝtatan lingvon[1].