Litova Stelo

Litova Stelo
Lietuvos žvaigždė
La unua numero de la kvara periodo: komence de 1991
La unua numero de la kvara periodo: komence de 1991
revuo
Speco kultura periodaĵo lingvopolitika
Periodeco kvinfoje jare

Lando  Litovio
Urbo Kaŭno
Posedanto Litova Esperanto-Asocio
Redaktisto Redaktogrupo sub respondeco de Vitautas Ŝilas
Establodato 1914
Eldonkvanto ĉiun duan monaton ĝis fino de 2010

Retejo En la retejo Esperanto.lt
vdr

Litova Stelo (LS), jen la ĉefa, esperanta titolo, litovlingva subtitolo Lietuvos žvaigždė ("stelo de Litovio") - estas esperantlingva revuo de Litova Esperanto-Asocio, kategoriigita kultura periodaĵo lingvopolitika, eldonata kun paŭzoj de la jaro 1914. Aktuale la kvara periodo presite aperis inter 1991 kaj 2010, ekde tiam la publikigo plian fojon paŭzas, kaj momente la litovaj kaj najbarlandaj esperantistoj por informado uzas la asocian retejon esperanto.lt plus paĝon en la retejo Facebook kaj laŭokazajn retpoŝtajn cirkulerojn. Tamen ankaŭ la revuo Litova Stelo ankoraŭ havas prezenton en la asocia retejo esperanto.lt.


Litova Stelo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne