LiveJournal | |
---|---|
interkona retejo • blog software • interreta komunumo | |
Priskribo | komerca retejo por krei kaj konservi taglibron |
Retadreso | livejournal.com |
Lingvo(j) | 32 lingvoj |
Posedanto | LiveJournal San-Francisko / SUP Fabrik Moskvo (aŭtoro Brad Fitzpatrick) |
LiveJournal ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel LJ aŭ lj) estas la nomo de retejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi taglibron. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de reta taglibro aŭ blogo (el la angla blog aŭ weblog).
Estas diversaj funkcioj, kiuj distingas LiveJournal-on de aliaj blogaj TTT-ejoj. Unu el ili estas la "amika paĝo" - listo de lastatempaj enskriboj de uzantoj, kiujn oni aldonis al sia "amika listo" kiel ĉe aliaj interkonaj retejoj. Ĝi faras de LiveJournal komunumon de interkonektitaj taglibroj kaj ŝanĝas la fokuson al societa reto. Alia distinganta trajto estas la stila sistemo S2, kiu ebligas al la uzantoj individuigi la aspekton de siaj afiŝoj kaj la funkciadon de siaj taglibroj.
La servil-programaro haveblas laŭ la principo de libera fonto, kaj oni uzas ĝin ankaŭ en aliaj TTT-ejoj (ekzemple DeadJournal).