Ludwig Diels | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ludwig Diels | |||||
Naskiĝo | 24-an de septembro 1874 en Hamburgo | ||||
Morto | 30-an de novembro 1945 (71-jaraĝa) en Berlino, Dosiero:Sen valoro Germanio | ||||
Tombo | Berlino vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno vd | ||||
Alma mater | Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hermann Diels vd | ||||
Gefratoj | Otto Diels kaj Paul Diels (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto botanika kolektisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Germana Novgvineo • Aŭstralio • Nov-Zelando vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Adolf Engler vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Ludwig Emil Diels (24-an de septembro 1874; 30-an de novembro 1945), estis germana botanikisto.
Diels estis naskita en Hamburgo, kiel filo de la klasika akademiulo Hermann Alexander Diels. De 1900 ĝis 1902 li vojaĝis kune kun Ernst Georg Pritzel tra Sudafriko, Javo, Aŭstralio kaj Novzelando [1][2].
Mallonge antaŭ la unua mondmilito li travojaĝis Novgvineon kaj en la 1930-aj jaroj Ekvadoron. Aparte liaj kolektoj de plantoj de Aŭstralio kaj Ekvadoro, kiuj enhavis multajn holotipojn, riĉigis la scion pri la koncernaj flaŭroj. Lia monografio pri la drozeracoj de 1906 daŭre estas normo.
La plimulto de liaj kolektoj estis stokata ĉe la Botanika Ĝardeno de Berlino, kies vicdirektoro li estis ekde 1913, iĝante ĝia direktoro en 1921 ĝis 1945. Liaj kolektoj estis detruataj tie dum aviadila atako en 1943. Li mortis en Berlino.
La mallongigo "Diels" indikas tiun botanikiston kiel la aŭtoron [3] dum citado de botanika nomo.