Ludwig Reichenbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Heinrich Reichenbach | |||||
Naskonomo | Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach | ||||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1793 en Leipzig | ||||
Morto | 17-an de marto 1879 (86-jaraĝa) en Dresdeno | ||||
Tombo | tombejo Trinitatis en Dresdeno vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Johann Friedrich Jacob Reichenbach (en) vd | ||||
Infanoj | Heinrich Gustav Reichenbach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto ornitologo universitata instruisto entomologo zoologo filikisto briofitologo fungosciencisto vd | ||||
Laborkampo | Natura historio vd | ||||
Aktiva en | Leipzig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach (8an de januaro 1793 - 17an de marto 1879) estis germana botanikisto kaj ornitologo.
Li estis la filo de Johann Friedrich Jakob Reichenbach, la aŭtoro en 1818 de la unua Greka-Germana vortaro. Li estis la patro de Heinrich Gustav Reichenbach, same botanikisto kaj elstara fakulo pri orkideoj.
Reichenbach naskiĝis en Leipzig. El 1810 li studis medicinon kaj natursciencojn ĉe la Universitato Lepsiko. Li iĝis instruisto en 1818. En 1820 li engaĝiĝis kiel direktoro de la naturhistoria muzeo de Dresdeno kaj kiel profesoro ĉe la Kirurga-Medicina Akademio en Dresdeno, kie li restis ĝis 1862. Li estis poste la fondinto de la Dresdena botanikaj ĝardenoj kaj kunfondinto de la Dresdena Bestoĝardeno. La muzea zoologia kolekto estis preskaŭ komplete detruida de incendio en la palaco Zwinger dum la konstitucia krizo de 1849, sed Reichenbach kapablis anstataŭigi ĝin post nur kelkaj jaroj. Tiu kolekto estis la bazo de tio videbla nune en la muzeo.
Reichenbach estis fekunda aŭtoro kaj kapabla botanika artisto. Liaj verkoj inkludis Iconographia Botanica seu Plantae criticae (1823-32, 10 vol.) kaj Handbuch der speciellen Ornithologie (1851-54).
Li estis honorita per plantoj nome laŭ li: Viola reichenbachiana Jord. ex Bor. (sin. V. sylvatica (Hartm.) Fr. ex Hartm. kaj V. sylvestris Lam. p.p.). Ankaŭ la birdo Anabathmis reichenbachii ricevis lian nomon. Tiu botanikisto estas aludita en la Listo de botanikistoj per Rchb..[1]