Malago | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: La primera en el peligro de la libertad, la muy noble, muy leal, muy hospitalaria, muy benéfica y siempre denodada Ciudad de Málaga "Tanto Monta" (hispane, “La unua ĉe la danĝero de la libereco, la tre nobla, tre gastama, tre benefica kaj ĉiam aŭdaca Urbo de Malago”) | |||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 29001–29018 | ||||
Retpaĝaro | [1] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | Ayuntamiento de Málaga | ||||
Urbestro | Francisco de la Torre Prados (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 566 913 (1-a de januaro 2014)[1] | ||||
Loĝdenso | 1 423,51 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)36.716666666667-4.4166666666667Koordinatoj: 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo) | ||||
Alto | 11 metrojn super marnivelo | ||||
Areo | 398,25 km² (39 825 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Málaga [+] | |||||
Málaga aŭ Malago estas havenurbo en Andaluzio, ĉefurbo de la samnoma provinco, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo.
Loĝantaro de la urbo Malago mem estis 568 507 laŭ taksoj en 2009. Loĝantaro de la urba areo estis pli ol 850 000 laŭ taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo estis 1 019 000 laŭ taksoj en 2003, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Gvadalmedino (Guadalmedina) kaj la Gvadalhorceo (Guadalhorce), fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.
La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.