Mali estas urbo en norda parto de Gvineo, en la montaro Fouta–Djallon, 1400 m super la marnivelo. Ĝi estas komerca centro de la regiono (bovo, rizo, mili, oranĝo, arakido). La urbon kaj la proksiman cement-fabrikon provizas per energio la akvocentralo, konstruita 29 km sud-sudokcidente de mali, sur alflua rivero Koumba (Tantoun). La urbon apudas montara regiono, kie vivas muslimaj fulanikoj kaj dialonkoj.
Ĝi estas administra centro de distrikto Mali.