Malpruvebleco - laŭ iuj naciaj lingvoj nomata ankaŭ falsebleco aŭ refutebleco, kvankam tiuj nomoj en Esperanto estas simile ambiguaj kiel la kapvorto - estas esprimo kaj koncepto, konsiderataj gravaj en epistemologio kaj enkondukitaj de Karl Popper: Laŭ li teorio povas esti konsiderata scienca, nur se ĝi permesas, ke eĉ unusola observaĵo kaj sperto nekongrua kun la konsiderata teorio, krizigu la teorion mem. La en Esperanto iom misgvida nomigo "falsebleco" baziĝas je la verba termino «falsi» kiu en Esperanto havas la ĝeneralan signifon «trompi», dum ĉi tie celiĝas la signifo «ebleco esti refutata kiel erara».
Ekzemple, la aserto «ĉiuj cignoj estas blankaj» povus esti malpruvata (do pruvata malvera) aŭ refutata se oni observas unusolan cignon nigran.
Aserton malpruveblan aŭ refuteblan eblas taksi scienca, sed nur ĝis kiam troviĝos kontraŭ-ekzemplo al tiu aserto, por kiu la aserto ne validas.
Male, aserto nemalpruvebla aŭ nerefutebla (laŭ logiko) estas konsiderata nescienca.
Tiun koncepton Karl Popper aranĝis opone al la teorio de kontrolo de la signifo subtenata de pozitivismo logika kaj marksismo, ĝin igante grandan protagoniston en la historio de sciencoj kaj filozofio de scienco. Ĉi tie la termino «kontrolo» signifas esplori ĉu la nova kazo havas la karakterizojn de la teorio (ĉu verismo aŭ konstatismo? [1]).
Laŭ Karl Popper, ĉiuj scienca teorio havas nur tian karakteron.