Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mar-okulo |
Morské oko | ||
---|---|---|
lago • national nature reserve • protektata areo • former protected area | ||
Situo | En Vihorlataj montoj | |
Speco de la lago | tektonika | |
Ĉefaj fontoj | 6 sennomaj rojoj | |
Ĉefaj elfluoj | Okna | |
Landoj de la baseno | Slovakio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 48° 54′ 56″ N, 22° 11′ 54″ O (mapo)48.91555555555622.198333333333619Koordinatoj: 48° 54′ 56″ N, 22° 11′ 54″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 619 m | |
Surfaca areo | 13,8 ha | |
Maksimuma longo | 775 m | |
Maksimuma larĝo | 312 m | |
Maksimuma profundo | 25,1 m | |
Mar-okulo (slovake Morské oko), en estinteco nomata ankaŭ Granda vihorata lago estas la plej granda lago de montaro Vihorlataj montoj. La lago ekestis en la periodo de finiĝo de vulkana. aktiveco en Vihorlato. Grandega ŝoviĝo de orienta deklivo de monto Motrogon kaj Jedlinka baris la valon de rojo Okna kaj malantaŭ barilo – bariero kreiĝis natura lago. La lago estas escepta per sia ekesto, situo, fizika- ĥemia kaj biologia reĝimo. Ĝi kuŝas en valo sub la monto Snina ŝtono en katastro Remetské Hámre sur supermara alteco 619 m kaj akiras profundecon ĝis 25,1 m. Hodiaŭa aspekto de lago ekzistas de 1980-aj jaroj, kiam lago estis pligrandigita per artefarita 5 m alta baraĵo sur natura baraĵo. Tiel la lago akiris hodiaŭan areon 13,8 ha. Maksimuma longeco de lago estas 775m kaj larĝeco 312m.