Marco Pannella, naskita Giacinto (Teramo, 2an de majo 1930 - Romo, 19an de majo 2016[1]) estis itala politikisto, kiu nomis sin radikala, socialisma, liberala, Eŭropa federisma, antiklerikala, antimilitarisma, neperforta kaj Gandhiana[2].
Lia nomo Marco ne aperis sur la oficialaj dokumentoj pro burokrata eraro. Giacinto nomo estas donita en honoro de lia patra praonklo, patro Giacinto Pannella, pastro kaj verkisto de liberala kristanismo.
Membro de la Liberala Juneco, Marco Pannella estis unu el la fondintoj en 1955 de la Radikala Partio de la Demokratoj kaj la Liberaluloj, la politika grupo de la maldekstraj liberaluloj foriĝintaj el la itala Liberala Partio, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la semajna gazeto, direktita de Mario Pannunzio, la Mondo;
Politikisto, ĵurnalisto, eseisto, fondinto kaj ĉiam pinta personeco de la Radikala Partio (ne nur itala, sed transnacia kaj transpartia), li estis obstina defendanto de tiuj fundamentaj homaj rajtoj: la rajto al la kulturo kaj al la scio por informita decido, la rajto de la homo ne esti forgesita de la socio, eĉ se en mallibero (Pannella konstante vizitadis karcerulojn predikante amnestion), eĉ se en sia mortolito (li daŭre agitadis por la rajto al la propra decido pri sia vivofino), eĉ se en la oceano de la malsato, de la milito, de la ŝtata perforto. Pannella kaj la radikala partio intense agis kontraŭ la malsato en la mondo, praktikis la Gandhian koncepton pri lukto pere de neperforto, aktivis kontraŭ la mortkondamno (“Neniu tuŝu Kainon”). Sennombraj estis liaj kampanjoj por la civilaj valoroj, puŝitaj ĝis preskaŭ morto pro manĝo-striko, sistemo kiu fariĝis modelo de la radikaluloj kaj specife de Esperanto Radikala Asocio. “La plej grava krimo estas resti senage”, li diris, tamen restante ĉiam for de la allogo de la povo. La postaj generacioj, eĉ se tute alipensaj ol li, multon lernis de lia persisto, senŝancelo, nekuracebla optimismo.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :0
; $2