Marina Ivanovna CVETAJEVA (ruse Марина Ивановна Цветаева) naskiĝis la 8-an de oktobro n.s. 1892 en Moskvo, Rusia Imperio, mortis (pendumis sin) la 31-an de aŭgusto 1941 en Jelabuga, Tatarstano, Rusio. Ŝi estas fama rusa lirika poetino, verkistino kaj tradukistino. Radiko de ŝia familia nomo Цвет ruse signifas Floro.