Marmelado estas ŝmiraĵo el fruktoj kuiritaj kun sukero, kutime manĝata sur pano.
Oni uzas por la marmelado la freŝajn, maturajn, sukerriĉajn fruktojn (ekzemple frago, frambo, rubuso, acida kaj dolĉa ĉerizo, vakcinio, abrikoto, persiko, piro, rozbero, pruno, pomo, ktp..)
La aldonita sukerkvanto dependas de la fruktotipo, propra gusto, varias inter nenio kaj 1–1,2 kg da sukeroj je kilogramo da fruktoj. (En orienta Hungario gravis la marmelado el pruno, sen sukero. Tion oni kuiris dum 12-24 horoj en kaldronoj.)
La marmelado densiĝas depende de la sukerkvanto, ĵeleigaj materialoj de la frukto mem (pekteno), kuira tempo. Oni ofte aldonas iom da acida likvaĵo (citrona acido, natura citronsuko, tartrata acido) por certigi viglan koloron kaj intensan guston.
La originaj marmeladoj de Orienta Eŭropo estas densaj, la fruktopecetoj ne estas aparte videblaj. La marmeladoj de Okcidenta Eŭropo - ĉefe en la anglosaksaj landoj - (fruktopeca marmelado) enhavas videblajn fruktopecojn kaj la tuta marmelado estas ĵele-simila.