Pastro D-ro Martin Luther KING la pli juna, esperante Marteno Luter-Kingo[1] (naskiĝis la 15-an de januaro 1929, mortis la 4-an de aprilo 1968), estis Nobel-premiito, baptisma pastro kaj afrika usona aktivulo, estro de la Afrikusona Civilrajta Movado, kiu luktis en kampo de civilaj rajtoj uzante pacajn rimedojn de civila malobeo bazitajn sur siaj kristanaj kredoj. Oni konsideras lin unu el la plej grandaj estroj kaj herooj en usona historio, kaj en la moderna historio de malperforto.
King estas eble plej fama pro sia parolado - "Mi havas Revon", farita antaŭ la Monumento de Lincoln dum la 1963-a Marŝado je Vaŝingtono por Laboroj kaj Libereco. Kaj pro la fakto, ke spite siajn alvokon al paca agado, finfine li estis murdita
Li naskiĝis kiel Michael King, sed lia patro ŝanĝis lian nomon honore al la germana reformaciisto Marteno Lutero. King estis baptista ministro, kaj iĝis porcivilrajta aktivulo frue en sia kariero. Li estris en 1955 la movadon konatan kiel busa bojkoto de Montgomery kaj helpis fondi la organizon de la Sudkristana Estrokonferenco (SCLC) en 1957, servente kiel ties unua prezidanto. Pere de la SCLC, King estris nesukcesa lukton kontraŭ segregacio en Albany (Georgio), en 1962, kaj organizis neperfortajn protestojn en Birmingham (Alabamo), kiu vekis nacian atenton sekvante la televidajn novaĵkovrojn de la malhumana policana reago. King ankaŭ helpis organizi en 1963 la Marŝon al Vaŝingtono, kie li faris sian faman diskurson "Mi havas Revon". Tie, li establis sian reputacion kiel unu el plej grandaj oratoroj en la historio de Usono. J. Edgar Hoover konsideris lin radikalulo kaj igis lin celo de la spiona programo de la FBI por la resto de lia vivo.
La 14an de oktobro, 1964, King ricevis la Nobel-premion pri paco pro lukti kontraŭ rasa malegaleco pere de neperforto. En 1965, li kaj la SCLC helpis organizi la realigon de la Marŝado el Selma al Montgomery kaj la venontan jaron, li kunportis la movadon norden al Ĉikago por labori kontraŭ segregacia loĝado. En la finaj jaroj de sia vivo, King etendis sian luktadon kontraŭ malriĉo kaj la Vjetnama milito, kio malproksimigis multajn el liaj liberalaj aliancanoj per diskurso de 1967 nome titole "Trans Vjetnamo".
En 1968, King estis planante nacian okupadon de Vaŝingtono, kio estas nomita Kampanjo de la Malriĉa Popolo, kiam li estis murdita la 4an de Aprilo en Memphis (Tenesio). Lia morto estis sekvita de surstrataj insurekcioj en multaj usonaj urboj. Supozoj ke James Earl Ray, la viro kiu konfesis esti pafinta kontraŭ King, agadis kadre aŭ interkonsente kun registaraj agentoj pluis dum jardekoj post la murdo. Ĵurio de 1999 trovis, ke Loyd Jowers estis komplico en komploto kontraŭ King. De tiam tio estis pridiskutita ĉar fratino de Jowers konfesis, ke li estis fabrikinta la historion por enspezi 300,000 usonaj dolaroj pro la vendo de la historio, kaj ŝi siavice konfirmos tiun por ricevi monon kaj pagi sian impostadon.[2][3]
King ricevis postmorte la honorojn de la Prezidenta medalo de libereco kaj de la Kongresa Ormedalo. La Martinluterkinga Tagofesto estis stablita kiel feritago en nombraj urboj kaj ŝtatoj el 1971, kaj kiel federa feritago en 1986. Centoj da stratoj en Usono estis renomitaj liahonore. Aldone, unu kantono estis redediĉita (ne renomita) liahonore. Statuo lia estis starigita ĉe la National Mall kaj malfermita al publiko en 2011.