Mary | |
---|---|
Mary Toft, pentrita de John Laguerre en 1726. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | Ĉirkaŭ 1701 en Godalming |
Morto | 1763 en Godalming |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | aventuristo |
Mary TOFT aŭ TOFTS, naskite Mary Denyer, (n. ĉ. 1701 - m. en 1763) estis angla virino el Godalming, en Surrey. Ŝi en 1726 fariĝis la centro de intensa debato, post kiam ŝi trompe kredigis al kuracistoj, ke ŝi naskis kuniklojn.
Toft gravediĝis en 1726, sed poste spertis misakuŝon. Ŝi estis verŝajne fascinita de kuniklo, kiun ŝi vidis dum la misakuŝo, tiel ke ŝi asertis, ke ŝi fakte naskis partojn de bestoj. Loka ĥirurgo John Howard decidis enketi pri la tuta afero : kiam Mary Toft akuŝis antaŭ li pliajn bestajn fragmentojn, li alvokis aliajn eminentajn kuracistojn. Oni eĉ sciigis tiun strangan fenomenon al Nathaniel St. André, la persona ĥirurgo de la reĝa familio de reĝo Georgo la 1-a de Britio. St. André ekzamenis Mary Toft kaj konkludis, ke ŝiaj asertoj estas veraj. La reĝo ankaŭ sendis alian ĥirurgon nomitan Cyriacus Ahlers, kiu tute male montriĝis skeptika. Nun sufiĉe fama, Toft estis kondukita al Londono kaj atenteme studita. Post intensa observado, kaj ĉar ŝi ne akuŝis pliajn kuniklojn, ŝi fine konfesis sian trompon, kaj estis sekve malliberigita.
La prestiĝon de medicinaj profesioj en Anglio frakasis tiu afero. Pluraj eminentaj ĥirurgoj, mokitaj de la publiko, subite malprosperiĝis. Cetere aperis multaj satiraj verkoj, plenaj je sarkasmoj pri kuracistoj. La bildsatiristo kaj socia kritikisto William Hogarth precipe mokis la naivecon de tiutempaj kuracistoj. Toft estis finfine liberigita sen formala akuzigo, kaj rajtis reveni hejmen.
Multajn jarojn poste la argentina verkisto kaj romanisto Julio Cortázar verkis rakonton pri sinjorino kiu tute nature vomas kunikletojn.