Masaccio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1401 en San Giovanni Valdarno |
Morto | 1-an de januaro 1428 (26-jaraĝa) en Romo |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Frat(in)o | Giovanni di ser Giovanni Guidi (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Virgin and Child with Saint Anne Madono kaj Infano La Sankta Triunuo |
Masaccio ([maˈzattʃo]; 21a de Decembro, 1401 – somero 1428), denaske Tommaso di Ser Giovanni di Simone, estis la unua granda itala pentristo de la epoko de la Quattrocento en la Itala Renesanco. Laŭ Vasari, Masaccio estis la plej bonkvalita pentristo de sia generacio pro sia kapablo rekrei vivajn figurojn kaj movojn same kiel pro konvinka sento de tri-dimensieco.[1] Masaccio mortiĝis 26-jaraĝa kaj oni scias malmulton pri la precizaj cirkonstancoj de lia morto.[2]
La nomo Masaccio estas humura versio de Maso (mallongigo de Tommaso), signife "mallerta" aŭ "fuŝa" Tomaso. La nomo povus esti kreita por distingilin el lia ĉefa kunlaboranto, ankaŭ nomata Maso, kiu iĝis konata kiel Masolino ("eta/delikata Tom").
Spite sia mallongdaŭra kariero, li havis fortan influon pli aliaj artistoj. Li estis unu el la unuaj kiuj uzis linian perspektivon en sia pentrarto, uzante teknikojn kiaj kuniga punkto en arto por la unua fojo. Li apartiĝis el Internacia gotika stilo kaj el la prilaborita ornamado fare de artistoj kiaj Gentile da Fabriano al pli naturalisma maniero kiu uzis perspektivon kaj chiaroscuro por pli forta realismo.