Matraco estas dika litkuseno, kiun oni metas sur latkadron aŭ risortojn (antaŭe ankaŭ sur dratkradojn), por ebligi komfortan kuŝadon kaj dormon. La matracokerno el ŝaŭmigita plasto, latekso aŭ naturproduktoj estas laŭvole kovrita de ŝaflano, kotono, sovaĝa silko au ĉevalharoj kaj tegita de teksaĵoj aŭ elastaj ŝtofoj.
Modernaj matracoj havas kelkfoje tri ĝis sep kuŝzonoj kiuj alportas specifan komforton al la diversaj korpopartoj. Pli kaj pli nun eblas forpreni la tegilon por lavi aŭ purigi ĝin.
Hodiaŭ matracoj plejofte konsistas el nur unu parto - ĉefe pro la pli malpezaj materialoj. Antaŭe ekzistis du aŭ tripartaj matracoj por faciligi la aeradon kaj purigadon de la matracoj. Longtempe ekzistis matracoj kun vintra kaj somera flanko, sed tiaj nuntempe estas maloftaj. Teniloj je la flankoj faciligas transporton de matracoj.