Medio aŭ natura medio estas la fizika ĉirkaŭaĵo, en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno. Tiel ĝi signifas ankaŭ la tuton de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj, en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio.
Ofte la uzo de la vorto rilatas specife al la vivmedio, ekzemple en la esprimo mediprotekto.