Megalomanio (de la greka vorto μεγαλομανία) estas psiĥopatologia kondiĉo karakterizata de iluziaj fantazioj pri riĉeco, potenco, aŭ ĉiopovo - ofte aŭ ĝenerale konata kiel iluzioj de grandeco. Ĝi inkluzivas obsedon pri grandiozaj aŭ ekstravagancaj aferoj aŭ agoj. Ĝi foje simptomas maniajn aŭ paranojajn malsanojn.