Nestamasuloj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lathama alekturo (Alectura lathami)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Megapodoj, konataj ankaŭ kiel nestamasuloj, kovejbirdoj aŭ amaskonstruistoj, estas fortikaj, mezgrandaj kokecaj birdoj kun malgrandaj kapoj kaj grandaj piedoj de la familio de Megapodedoj aŭ Megapodiedoj. Ties nomo laŭlitere signifas grandaj piedoj (greka: mega = granda, poda = piedoj), kaj aludas al la fortikaj kruroj kaj piedoj tipaj de tiuj surteraj birdoj. Ĉiuj estas plukopaŝtuloj, escepte la Ocela nestamasulo, kiu okupas arbarajn habitatojn, kaj plej parto estas brunaj aŭ nigraj. Megapodoj estas superfrumaturaj, kaj eloviĝas en la plej matura kondiĉo inter ĉiuj birdoj. Ili eloviĝas kun malfermaj okuloj, kun korpaj kontrolo kaj forto, kun plenaj flugilplumoj kaj lanugaj korpoplumoj, kapablaj kuri, persekuti predon, kaj, ĉe kelkaj specioj, ekflugi la saman tagon de la eloviĝo.[1]