Mein Kampf | |
---|---|
Unua eldono | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Adolf Hitler |
Lingvoj | |
Lingvo | Germana |
Eldonado | |
Eldondato | 1925 |
Loko | Munkeno |
Eldonejo | Franz Eher Nachfolger |
Ĝenro | aŭtobiografio • politika filozofio • pamfleto |
Loko de rakonto | Germanio |
Mein Kampf (Esperantigite: Mia Batalo aŭ Mia Lukto) estas libro de Adolf Hitler kaj eldoniĝis en du volumoj. Ĝi estas miksaĵo de aŭtobiografio de Hitler kaj lia filozofio de naziismo. La unua volumo, Eine Abrechnung, ("Konto") estis eldonita en 1925, kaj la dua volumo, Die Nationalsozialistische Bewegung ("La Naci‑Socialisma Movado"), en 1926. Hitler skribis la libron en bavaruja malliberejo[1].