Meleagro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Verko | La Argonaŭtoj |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Oineo |
Patrino | Alteo (mitologio) |
Gefratoj | Antiope |
Edzo/Edzino | Cleopatra Alcyone |
Kunulo | Atalanta |
Infanoj | Polydora • Partenopeo |
Laŭ la helena mitologio, Meleagro (el la greka Μελέαγρος) estis filo de Oineo, reĝo de Kalidono (Etolio) kaj fama vit-kulturisto[1], kvankam kelkaj versioj rakontas ke lia vera patro estis la dio Areso, tial kial la patrino de Meleagro, Alteo (fratino de Ledo) estis partneroj de multaj dioj[2]. Post sia morto, Meleagro ricevis kultadon kiel heroo, ĉefe en templo dediĉita al li en Kalidono.