Metropolo | |
---|---|
filma afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Metropolis |
Produktadlando | Germanio |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 10-a de januaro 1927 |
Daŭro | 210 minutoj |
Ĝenro | Muta filmo Sciencfikcio |
Kameraado | Karl Freund, Günther Rittau, Walter Ruttmann |
Reĝisoro(j) | Fritz Lang |
Produktisto(j) | Erich Pommer |
Scenaro | Fritz Lang Thea von Harbou |
Filmita en | Germanio |
Muziko de | Gottfried Huppertz |
Ĉefrolantoj | Alfred Abel Brigitte Helm Gustav Fröhlich Rudolf Klein-Rogge |
Produktinta firmao | Universum Film |
Distribuo | Universum Film AG (UFA) |
IMDb | |
Metropolo (germane Metropolis) estas germana filmo de la jaro 1927 reĝisorita de Fritz Lang kaj verkita de li kaj lia edzino Thea von Harbou pri samnoma romano ŝia el 1926. Ĝi estis la plej multekosta muta filmo de tiu tempo. La scenaro estas lokigita en estonteca urba malutopio kaj ekzamenas oftan sciencfikcian temon tiaman: la socia krizo inter laboristoj kaj riĉuloj en kapitalismo. Krome ĝi estas konsiderata mejloŝtono de la germana ekspresionismo en kino kaj unu el la plej elstaraj filmoj de la epoko de la muta kino.