Mezaltgermana lingvo | |
lingvo • historia lingvo | |
---|---|
altgermana lingvaro | |
Parolata en | la centro kaj sudo de la nuna teritorio de Germanlingvio - inter la jaroj 1050 kaj 1350 |
Parolantoj | 0 |
Denaskaj parolantoj | ekde proksimume la jaro 1350 mortinta lingvo |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
okcidentĝermana lingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gmh |
ISO 639-3 | gmh |
SIL | gmh |
Glottolog | midd1343 |
Angla nomo | Middle High German |
Franca nomo | moyen haut-allemand |
La mezaltgermana lingvo (germane Mittelhochdeutsch) aŭ mezepoke germana lingvo en vasta senco priskribas malnovan formon de la germana lingvo, nome ĉiujn altgermanajn variaĵojn pli-malpli inter la jaroj 1050 kaj 1350 (do la centra fazo de la mezepoko). En pli strikta senco la termino priskribas la germanan lingvon de la nobela literaturo dum la epoko de la dinastio Ŝtaŭfoj. Por tiu lingvo dum la 19-a jarcento kreiĝis unueca ortografio, en kiu de tiam publikiĝas printitaj noveldonoj de la malnovaj tekstoj.