Michel BARNIER [miŜEL barnJE:] (naskita la 9-an de januaro 1951 (nun 1951-01-09) en La Tronche, Isère) estas franca politikisto. Li estas membro de la konservativa partio Les Républicains. Li estis la oficanta ĉefministro de Francio inter la 5-an de septembro 2024 kaj la 12-an de decembro 2024.
Li interalie estis franca ministro pri medio inter la jaroj 1993 kaj 1995, franca ŝtata sekretario pri eŭropaj aferoj inter 1995 kaj 1997, kaj poste membro de la Eŭropa Komisiono Prodi. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon regiona politiko, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano kaj sampartiano Jacques Barrot. De 2010 li estis Komisionano pri Interna Merkato kaj Servoj en la Komisiono Barroso (2009–2014). De la 1-a de oktobro 2016, li estis la estra intertraktisto de la Eŭropa Unio por la intertaktadoj rilataj al la Briteliro. Fine de 2021 li kandidatiĝis por la kandidateco de sia partio kadre de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.