Michel Foucault

Michel Foucault
Persona informo
Michel Foucault
Naskonomo Paul-Michel Foucault
Naskiĝo 15-an de oktobro 1926 (1926-10-15)
en Poitiers, Vienne,  Francio
Morto 25-an de junio 1984 (1984-06-25) (57-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Aidoso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo cimetière de Vendeuvre-du-Poitou (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Liceo Henri-IV
Supera normala lernejo
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio (1950–1953) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Michel Foucault
Memorigilo Michel Foucault
Familio
Patro Paul Foucault Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Amkunulo Daniel Defert Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
profesoro
scenaristo
literaturkritikisto
etnologo
sociologo
historiisto
verkisto
antropologo
psikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, historio, sociologio, historio de ideoj, epistemologio, etiko kaj politika filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Vigli kaj Puni: Naskiĝo de la Prizono ❦
La Vortoj kaj la Aĵoj ❦
La Arkeologio de Scio ❦
L'usage des plaisirs ❦
Histoire de la sexualité vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel FOUCAULT [miŜEL fuKO] [mi'ʃɛl fu'kɔ] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1926, mortis la 26-an de junio 1984) estis franca filozofo kaj historiisto. Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritika analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis sian strebadon al la historio de homa seksa konduto. Liajn verkojn pri povo aŭ pri la rilato inter povo, scio kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.

Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k.a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de povo, obeigo kaj opiniogvidado.

Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke lia filo elektu la saman profesion. Post la Dua Mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akademia kariero en Francio.


Michel Foucault

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne