Ministraro dua de Angela Merkel | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Partoprenanta | Ursula von der Leyen • Guido Westerwelle • Philipp Rösler • Hans-Peter Friedrich • Sabine Leutheusser-Schnarrenberger • Wolfgang Schäuble • Rainer Brüderle • Franz Josef Jung • Ilse Aigner • Karl-Theodor zu Guttenberg • Thomas de Maizière • Kristina Schröder • Daniel Bahr • Peter Ramsauer • Norbert Röttgen • Peter Altmaier • Annette Schavan • Johanna Wanka • Dirk Niebel • Ronald Pofalla • Angela Merkel vd | |
Ministraro dua de Angela Merkel | ||
Dum | 28-a de oktobro 2009 - 17-a de decembro 2013 | |
Antaŭulo | Ministraro unua de Angela Merkel | |
Sekvanto | Ministraro tria de Angela Merkel | |
La dua ministraro de Angela Merkel estas la Federacia Registaro de Germanio, kiu oficas ekde la 28-a de oktobro 2009 dum la 17-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag ĝis kreo de nova registaro sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Libera Demokrata Partio (FPD). La havas la adjektivon "dua", ĉar jam dum la antaŭa 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel - tiam tamen temis pri granda koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).