Ministraro unua de Manuel Valls | ||
---|---|---|
Ministra Konsilio | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Sidejo | Palaco Matignon | |
Prezidanto | François Hollande | |
Partioj | Koalicio: PS • PRG | |
Partoprenanta | Manuel Valls • Laurent Fabius • Ségolène Royal • Benoît Hamon • Christiane Taubira • Michel Sapin • Arnaud Montebourg • Marisol Touraine • François Rebsamen • Jean-Yves Le Drian • Bernard Cazeneuve • Najat Vallaud-Belkacem • Marylise Lebranchu • Aurélie Filippetti • Stéphane Le Foll • Sylvia Pinel • Jean-Marie Le Guen • Fleur Pellerin • Harlem Désir • Frédéric Cuvillier • Geneviève Fioraso • Christian Eckert • Valérie Fourneyron • Axelle Lemaire • Kader Arif • André Vallini • Laurence Rossignol • Ségolène Neuville • Thierry Braillard • Kpaki Adiri • George Pau-Langevin vd | |
Ministraro unua de Manuel Valls | ||
Dum | 31-a de marto 2014 - 25-a de aŭgusto 2014 | |
Antaŭulo | Ministraro dua de Jean-Marc Ayrault | |
Sekvanto | Ministraro dua de Manuel Valls | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La registaro de Manuel Valls estas la 37-a registaro de la kvina Respubliko de Francio. Temas pri la tria registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.
La 31-an de marto 2014, responde al la malvenko de la maldekstro en la municipaj balotoj de 2012, kiuj ĵus okazis, la ĉefministro Jean-Marc Ayrault prezentis la demision de sia registaro. Vespere, la saman tagon, la nomumo al hôtel Matignon de la eliranta ministro pri enlandaj aferoj, Manuel Valls, estis anoncita de la ŝtatestro François Hollande okaze de mallonga televida alparolo registrita en la salono de palaco Elizeo. La nomuma dekreto estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la posta tago[1].
La aliaj ministroj estis nomumitaj per dekreto de la prezidanto merkred matene de la 2-a de aprilo[2] kaj la konsisto de la nova registaro estis anoncita en la sama tago je 11:25 (horo de Parizo[3], sekva en la posttagmezo per la transdono de oficoj inter la eksaj ministroj kaj ties postvenantaj. La listo de la subministroj estis anoncita la 9-an de aprilo 2014 je 16:50[4].