Mirho estas la sekiĝinta bonodora gumrezino el la trunkoŝelo de afrika kaj araba arbo, la vera mirho (Commiphora myrrha), kaj de aliaj arboj similaj produktantaj flavbrunajn gumrezinojn.
La Biblio plurloke mencias mirhon:
- En la Eliro[1] Dio ordonas al Moseo: "Prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj..."
- La Psalmaro diras en Ps. 45, 8: "De mirho, aloo kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj.
- Tri saĝuloj prezentas donacojn al ĵus naskita Jesuo Kristo: "oron kaj olibanon kaj mirhon". (Mt. 2, 11)
- Kiam Jesuo iris por esti krucumita, "ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin". (Mk. 15, 23)
- Post la morto de Jesuo "venis ankaŭ Nikodemo … portante miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj". (Jh. 19, 39)
- ↑ El. 30,23