La Misisipa aligatoro aŭ Nordamerika aligatoro (Alligator mississippiensis), estas reptilio endemia de Sudorienta Usono. Ĝi estas unu el du vivantaj specioj de aligatoroj, de la genro Alligator, ene de la familio Aligatoredoj. Ĝi estas pli granda ol la alia nuna aligatora specio, nome la Ĉina aligatoro.
La Misisipa aligatoro loĝas ĉe nesalkavaj humidejoj, kiaj marĉoj kaj marĉarbaroj de taksodioj, el Teksaso al Norda Karolino (vidu mapon).