Molokai | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 1 512,1128 m [+] | |
Koordinatoj | 21° 8′ N, 157° 1′ U (mapo)21.135-157.01Koordinatoj: 21° 8′ N, 157° 1′ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Kamakou [+] | |
Akvokolektejo | 673,4 km² (67 337 ha) [+] | |
Areo | 673,4 km² (67 337 ha) [+] | |
Loĝantaro | 7 345 [+] (2010) | |
Horzono | UTC-10:00 [+] | |
Molokai | ||
Vikimedia Komunejo: Molokaʻi [+] | ||
Molokai estas insulo de Havajo. Ĝi estas 61 oble 16 km granda, kun terareo de 673.40 km². Tiel ĝi estas la kvina plej granda el la ĉefaj Havajaj Insuloj kaj la 27a plej granda insulo en Usono.[1] Ĝi kuŝas oriente de Oahu trans la markolo Kaiwi 40 km larĝa kaj norde de Lanai, trans la markolo Kalohi. La lumoj de Honolulu estas videblaj nokte ekde la okcidenta pinto de Molokai, dum najbaraj Lanai kaj Maui estas klare videblaj de ĉie laŭlonge de la suda marbordo de la insulo.
Molokai estis konata kiel longtemoa rezidejo de Patro Damiano de Veuster,belga pastro kaj kanonizita katolika sanktulo kiu prizorgis suferantojn de la malsano de Hansen, konata ankaŭ kiel lepro. Historie estis malgranda leprokolonio ĉe la norda marbordo de Molokai, en Kalaupapa, kie suferantoj de la malsano de Hansen estis devigataj al kvaranteno fare de la Havaja registaro, sed nun ne estas aktivaj kazoj de tiu malsano de Hansen en Molokai. Tiuj kiuj plu loĝas en la setlejo estas iamaj pacientoj kiuj elektis resti tie post kiam la apartiga politiko estis nuligita en 1969.[2][3]
La unua eŭropa maristo kiu vizitis la insulon estis la britia kapitano George Dixon en 1786.