Monterejo | ||
angle City of Monterey | ||
urbo | ||
Varfo de Fiŝkaptistoj, Monterey
| ||
|
||
Oficiala nomo: The City of Monterey | ||
Kromnomo: Language Capital of the World (Lingva ĉefurbo de la mondo), California's "First" City | ||
Ŝtato | Usono | |
---|---|---|
Federacia ŝtato | Kalifornio | |
Situo | Monterey | |
- alteco | 8 m s. m. | |
- koordinatoj | 36° 36′ 00″ N 121° 54′ 00″ U / 36.60000 °N, 121.90000 °U (mapo) | |
Areo | 30,469 km² (3 046,9 ha) | |
- de akvo | 8,542 km² (854 ha) | |
Loĝantaro | 27 810 (2010) | |
Denseco | 912,73 loĝ./km² | |
Horzono | OT (UTC-8) | |
- somera tempo | OT (UTC-7) | |
Poŝtkodo | ||
Situo de urbo en Usono
| ||
Situo enkadre de Kalifornio
| ||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Monterey, California | ||
Retpaĝo: monterey | ||
La urbo Monterey [monteREj] aŭ Monterejo situas ĉe la suda bordo de Golfo Monterejo, sur la marbordo de Pacifiko en Centra Kalifornio. Ĝi kuŝas je alteco de 8 metroj super marnivelo. Ĝi havas landareon de 8,466 kvadrataj mejloj (21,927 km²). La popolnombrado de 2010 indikis 27 810 loĝantojn.
Monterey estis la ĉefurbo de Alta Kalifornio sub la reĝado de kaj Hispanio kaj Meksiko. Ĝi estis la sola haveno por eniro de imposteblaj varoj en Kalifornio. En 1846, la usona flago leviĝis super la doganejo, kaj Kalifornio iĝis parto de Usono post la sekvinta Meksik-Usona Milito.
La urbo havis la unuan teatron, publikan konstruaĵon, publikan bibliotekon, publike financitan lernejon, presejon kaj ĵurnalon en Kalifornio. La urbo kaj ĉirkaŭaĵoj altiris artistojn ekde la fino de la 19-a jarcento, kaj multaj famaj pentristoj kaj verkistoj loĝis tie. Ĝis la 1950-aj jaroj, ekzistis abunda fiŝkaptado.
Inter la rimarkindaj hodiaŭaj altiroj estas la Akvario de la Gulfeto de Monterey (angle: Monterey Bay Aquarium), la strato Cannery Row, la Varfo de Fiŝkaptistoj, kaj la ĉiujara Ĵazo Festivalo de Monterey.