Monty Python | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Verkoj | Ministerio pri stultaj irmanieroj Dead Parrot Sketch The Funniest Joke in the World The Lumberjack Song Spam The Fish-Slapping Dance Four Yorkshiremen sketch Monty Python's Life of Brian Johann Gambolputty Monty Python's The Meaning of Life Monty Python and the Holy Grail Monty Python's Flying Circus And Now for Something Completely Different Monty Python Live at the Hollywood Bowl |
TTT | |
Retejo | https://www.montypython.com/ |
Monty Python [monti pajton] estis angla komedia grupo, konsistinta el John Cleese, Terry Jones, Eric Idle, Michael Palin, Graham Chapman (mortis 1989), kaj Terry Gilliam. Ili komencis en televido kun la serio "Monty Python's Flying Circus" (La fluganta cirko de Monty Python), unue dissendita fare de la BBC, la 5-an de oktobro 1969, kaj ili pasis poste al kino. Ilia komikeco estis bazita sur senlima bildodetruo kontraŭ ĉiuj, la superrealismo kaj emo al la absurdo.
Ili tre influis la kulturon de la fino de la 20-a jarcento. La vorto spamo devenas de aludo al iu de iliaj televidaj skeĉoj. Post la morto de Chapman, la grupo disiĝis en la 1980-oj.