Monumenta protekto

la protektita Anatomia teatro de la bestmedicina lernejo en la Humboldt-universitato en Berlino antaŭ kaj post la restaŭrado
la kastela teramaso Altenburg ĉe Jülich en okcidenta Germanio – restaĵo de mezepoka burgo kun burgmonteto kaj fosaĵo
teknika monumento: kudrofadenproduktado en la tolfabriko Müller, Euskirchen

Monumenta protekto havas la celon protekti kulturajn monumentojn kaj kulturhistoriajn instalaĵojn. La celo estas zorgi, ke la monumento restu konservata kaj ne detruita, damaĝita kaj ne ŝanĝita. Multaj ŝtatoj havas leĝojn por protekti siajn monumentojn.

Monumenta protekto estas parto de la protekto de la kulturo. Agoj, kiuj estas necesaj por konservi la monumentojn nomiĝas monumenta flegado.

La Esperanto-Stacio estas ekzemplo de protektita monumento en Esperantujo[1].

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-30. Alirita 2019-03-30 .

Monumenta protekto

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne