Mozelo | |
---|---|
Regiono | |
vinregiono [+] | |
Lando | Germanio |
Areo | 87,7 km² (8 770 ha) |
Vikimedia Komunejo: Vineyards of Mosel [+] | |
Mozelo estas la nomo de germana vinregiono por kvalita vino en la valo de la rivero Mozelo kun la flankaj valoj de la riveroj Saro kaj Ruwer laŭ la germana vinjuro. Ĝis la jaro 2006 tiu regiono nomiĝis „Mosel-Saar-Ruwer“. La urboj en tiu vinregiono estas Saarburg, Konz, Treviro, Schweich, Bernkastel-Kues, Traben-Trarbach, Zell, Cochem kaj Koblenco. La plej grandaj vinlokoj laŭ la grandeco de la vitejoj estas Piesport, Zell (Mozelo), Leiwen, la Konzer Tälchen, Neumagen-Dhron, Mehring, Bernkastel-Kues kaj Trittenheim.