Murder on the Orient Express | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Agatha Christie | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1-a de januaro 1938 | ||||
Loko | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Eldonejo | Collins Crime Club | ||||
Ĝenro | detektiva fikcio | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | ETULO | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 1937 | ||||
| |||||
Murdo en la Orienta Ekspreso (angle Murder on the Orient Express), estas krimromano de la brita verkistino Agatha Christie. La romano estis eldonita en 1934 [1][2]. La intrigo de la romano traktas la enketon de murdo kiu okazis sur la fama trajno, la Orient-ekspreso. Post sia publikigo, la romano iĝis furorlibro kaj klasikaĵo kaj estas konsiderita la plej fama kaj konata romano verkita fare de Christie [3].
Rajdante la eleganta trajno de la 1930aj jaroj, la Orient-ekspreso, estas haltigita kaŭze de peza neĝado. Murdo estas eltrovita kaj la hejmvizito de Poirot al Londono de la Meza Oriento estas interrompita por solvi la kazon. La komencaj ĉapitroj de la romano okazas unuavice en Istanbulo. La cetero de la romano okazas en Jugoslavio, kun la trajno kaptita inter Vinkovci kaj Brod.