La muta sonserpento (surukukuo, arbusta majstro, latine Lachesis muta) estas surgrunde vivanta nokte aktiva serpento kiu vivas en montaroj de pluvarbaro de Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al familio viperedoj, ordo skvamuloj.
La latina genronomo Lachesis estas nomata post la greka sorta diino Lachesis.
Ĝi mortigas malgrandajn mamulojn per venena mordo, post kiam ili longe insidas. Ĝi povas longi 2,5 m, kelkfoje eĉ ĝis 3,5 m kaj tiel ĝi estas la plej granda venena serpento. La venendentoj longas 35 mm.
La vostofino estas pinta kaj korniĝinta, antaŭ tio troviĝas nombro de dornaj skvamovicoj. Simile al la sonserpentoj, vibras la vostofino ĉe ekscitiĝo. La koloriĝo de la supra flanko estas ruĝete flava kun longvicaj grandaj, nigrabrunaj lozanĝoj, en kiuj troviĝas du etaj, helaj makuloj. La suba korpoparto estas flaveta blanka; la kapo estas neregule makulita nigrabrune.
Strangeco estas, ke la ovodemetaj serpentoj longe kovas. Tio estas, ili forte defendas siajn kovejojn. La elkoviĝantaj serpentoj longas 30 cm kaj estas pli koloraj ol la plenkreskaj serpentoj.