Muzeologio estas la studado de muzeoj kaj kiel ili establiĝis kaj disvolvis en sia rolo kiel eduka mekanismo sub sociaj kaj politikaj influoj.
Aranĝoj de muzeoj kaj de muzeaj ekspoziciaĵoj ricevas sian signifon kaj intencon laŭ la socia kaj kultura kunteksto en kiu ili estas kreitaj. La muzeologoj, do la sciencistoj fakaj pri muzeologio, klopodas malkovri la katalizilojn kiuj subtenas la kreskon de muzeaj institucioj kaj ilia sukceso aŭ nesukceso, do la socia interesiĝo aŭ neinteresiĝo pri la muzeaj ekspozicioj.
La esploro ne limiĝas je difino de muzeaj terminoj, sed en kunlaboro kun sociaj sciencistoj fokusigas la publikon al kiu celiĝas la eksponaĵoj, la politikan dependecon aŭ nedependecon de muzeoj en rilato al la politika sistemo de la koncerna ŝtato kaj registaro, kaj hipotezas ankaŭ pri eblaj estontaj evoluoj de muzeoj kiel institucio.